Verda stelo sur la brusto
ion palas pro la rusto.
Mi ne estas purigisto;
estas mi esperantisto.
Kuŝas ie sub tegmento
„Netuŝebla Fundamento”.
Tuŝu ĝin nur la Mefisto;
estas mi esperantisto.
Polvkovrite sur bretaro
putras mia SAT-vortaro.
Tedas min la vorto-listo;
estas mi esperantisto.
Gramatikon mi ne konas
kaj gazeton ne abonas…
librojn legu la verkisto;
estas mi esperantisto.
Mi parolas kun rapido:
„Bonan tagon! Ĝis revido!”
Ĝi sufiĉas por ekzisto;
estas mi esperantisto.
Pionirojn mi kritikas,
la gvidantojn dorne pikas
kaj konspiras kun persisto;
estas mi esperantisto.
Por la venko mi esperas,
sed neniom mi oferas.
Mi ne estas ja bankisto;
estas mi esperantisto.
Se baraktas en la krizo
la movado, organizo,
helpas mi nur per rezisto;
estas mi esperantisto.
Flugas per facila vento
el la buŝo Nova Sento.
Ĝi sufiĉas por sofisto
estas mi esperantisto.
Post la mort’ ĉe tombo mia
staros „rondo familia”,
nekrologos ĵurnalisto:
estis li esperantisto.
(Julio Baghy)
Cxar nun ni vidas per spegulo malhele sed tiam
okulon cxe okulo nun mi konas lauxparte sed tiam mi konos tiel same kiel ankaux
mi estas konita
Hungaruja
Esperantista Komploto
de la Konsidere Progresantoj
de la Konsidere Progresantoj
(HEKKP)
Nincsenek megjegyzések:
Megjegyzés küldése