A következő címkéjű bejegyzések mutatása: Baghy. Összes bejegyzés megjelenítése
A következő címkéjű bejegyzések mutatása: Baghy. Összes bejegyzés megjelenítése

27 november 2012

Estas mi esperantisto - poemo

Estas mi esperantisto

Verda stelo sur la brusto
ion palas pro la rusto.
Mi ne estas purigisto;
estas mi esperantisto.

Kuŝas ie sub tegmento
„Netuŝebla Fundamento”.
Tuŝu ĝin nur la Mefisto;
estas mi esperantisto.

Polvkovrite sur bretaro
putras mia SAT-vortaro.
Tedas min la vorto-listo;
estas mi esperantisto.

Gramatikon mi ne konas
kaj gazeton ne abonas…
librojn legu la verkisto;
estas mi esperantisto.

Mi parolas kun rapido:
„Bonan tagon! Ĝis revido!”
Ĝi sufiĉas por ekzisto;
estas mi esperantisto.

Pionirojn mi kritikas,
la gvidantojn dorne pikas
kaj konspiras kun persisto;
estas mi esperantisto.
 
Por la venko mi esperas,
sed neniom mi oferas.
Mi ne estas ja bankisto;
estas mi esperantisto.

Se baraktas en la krizo
la movado, organizo,
helpas mi nur per rezisto;
estas mi esperantisto.

Flugas per facila vento
el la buŝo Nova Sento.
Ĝi sufiĉas por sofisto
estas mi esperantisto.

Post la mort’ ĉe tombo mia
staros „rondo familia”,
nekrologos ĵurnalisto:
estis li esperantisto.


(Julio Baghy)
Cxar nun ni vidas per spegulo malhele sed tiam okulon cxe okulo nun mi konas lauxparte sed tiam mi konos tiel same kiel ankaux mi estas konita


Hungaruja Esperantista Komploto
de la Konsidere Progresantoj
(HEKKP)
 

28 október 2012

Vojaĝo al Parizo



(poemo ankaŭ por komencantoj)


Afiŝo de mondfama grafikisto,
Hans Rudi Erdt (1883-1925)

Kun vizo kaj valizo
Vojaĝis al Parizo
Knabin’ el Varsovi’.
Vojaĝis mi kun ŝi.

Obsino de l’ knabino
Jam ĉe la pola limo
Forlasis dece ŝin.
Ni ridis ĝis Berlin.

Dumvoje, ho tre ĝoje,
Ŝvitadis mi plurfoje
Sub ŝarĝo de l’ valiz’
Helpante ĝis Pariz’

Kaj tie tradicie
Ŝi dankis min gracie:
Ĉarmulo estis vi,
Ĉar – mulo estis vi.

(Julio Baghy)


cxar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon cxe okulo; nun mi konas lauxparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaux mi estas konita.

Hungaruja Esperantista Komploto
de la Konsidere Progresantoj
(HEKKP)