(poemo ankaŭ por komencantoj)
![]() |
Afiŝo de mondfama grafikisto, Hans Rudi Erdt (1883-1925) |
Kun vizo kaj
valizo
Vojaĝis al Parizo
Knabin’ el
Varsovi’.
Vojaĝis mi kun ŝi.
Obsino de l’
knabino
Jam ĉe la pola limo
Forlasis dece ŝin.
Ni ridis ĝis Berlin.
Dumvoje, ho tre ĝoje,
Ŝvitadis mi
plurfoje
Sub ŝarĝo
de l’ valiz’
Helpante ĝis Pariz’
Kaj tie tradicie
Ŝi dankis min
gracie:
Ĉarmulo estis
vi,
Ĉar – mulo estis
vi.
(Julio Baghy)
cxar
nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon cxe okulo; nun mi konas
lauxparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaux mi estas konita.
Hungaruja
Esperantista Komploto
de la Konsidere Progresantoj
de la Konsidere Progresantoj
(HEKKP)
Nincsenek megjegyzések:
Megjegyzés küldése