A következő címkéjű bejegyzések mutatása: naskiĝis. Összes bejegyzés megjelenítése
A következő címkéjű bejegyzések mutatása: naskiĝis. Összes bejegyzés megjelenítése

10 december 2012

La 152-a E-o Tago


Лазаръ Маркович Заменгофъ – Eliezer Levi Samenhof
Lazar Markovits Zamenhof

Esperanta pseŭdonomo: D-ro Esperanto
Lazaro Ludoviko Zamenhof

La 15-an de Decembro, 1859 li naskiĝis en la laŭ cara Rusio okupinta, urbo Беласток, en la hodiaŭa poluja Białystok (Bjalistoko).

Daŭre oni tion mensogis, ke en Polujo li naskiĝis, ke estu pli konforma. Ĝis la plej postaj tempoj ankaŭ pri la lia juda deveno estis malpermesita – almenaŭe tio estis „malĝentila” – paroli; laŭ la plej fruaj movadaj tradicioj.

Lia naskiĝtago en la E-movado estas la „Zamenhofa tago”, aŭ la „Esperanto-tago” (mallonge: E-o Tago)
Ni pensu pri li, kiel unu el la plej granda revulo de sia epoko.
Sed kiu almenaŭ klopodis ne malutili, ne tiel, kiel ajna lia samtempulo, samnaciulo kaj sampatrujano. Kiel ekzemple Lenino aŭ Benjamino Herzl, aŭ Freŭd kaj iliaj (laŭ nomo) „kamaradoj”.

Je la lia naskiĝtago la unu el pluraj lian penson mi citus – precipe al la blindiĝintaj malderstuloj: „Esperanto estas «nenies propraĵo», nek en rilato materiala, nek en rilato morala.” [En la unua kunsido de la 1-a Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer, la 7-an de Aŭg. 1905]

{Mi rimarkas, ke la Doktoro en sia lingvofarado la „dekstro” vorton konsideris pri normala, sed la „maldekstro” vorton per la „mal-” prefikso li kreis… Do, la maldekstro niniam estus la normaleco.}

Nome la esperanto ne estas laborismovada helpilo, ne maldekstra flanka ŝtelista, apaĉa lingvo; la esperanto estas tiu, kiun la ĝiaj aplikuloj faris el tiu. Nur bone devas alproprigi, kaj uzi, uzi, kaj uzi. Paroli, paroli, paroli! Skribi, skribi, skribi, kaj traduki, kaj traduki.
Pri la nia plej granda plezuro kaj gajno.

Feliĉan Zamenhofan tagon mi deziras al ĉiu!

Per Spegulo


cxar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon cxe okulo; nun mi konas lauxparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaux mi estas konita.

Hungaruja Esperantista Komploto
de la Konsidere Progresantoj
(HEKKP)

07 május 2012

Jozefo Mindszenty - la martira hungara ĉefpastro

120 jare naskiĝis sanktaviva martira Princoprimato de Hungarujo, Jozefo Mindszenty.
Donu al li la Kreinto eternan beatiĝecon kaj Li akceptu lin en vison de Siaj sanktuloj!

Mi vidis malpiulon, kiu estis spitema, Kaj tenis sin larĝe, kiel sukplena multebranĉa arbo;
Sed apenaŭ mi preterpasis, li jam ne ekzistis; Mi serĉis lin, kaj li jam ne estis trovebla.
Konservu senkulpecon kaj celu veron, Ĉar estontecon havas homo pacema;
Sed la krimuloj ĉiuj estos ekstermitaj; La estonteco de la malpiuloj pereos.

(Psa;37:35-38) 


En la bildo: lia Eminenco inter liaj sentineloj antaŭ la komunista sanga tribunalo je 1949. jaro.
Ĝis dumvivan punon li ricevis.
Kiam en ekzilio je 1975 li mortis, liaj komunistaj ekzekutistoj kun kondukado de János Kádár, ili intertintigis en la sia partia centralo.
Je 1991 jaro ni reentombigis en Hungario.
Donu al li la Dio de hungaroj eternaj beatiĝecon kaj trankvilon!

cxar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon cxe okulo; nun mi konas lauxparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaux mi estas konita.

Skribis kaj sintezis:
Hungaruja Esperantista Komploto
de la Konsiderej Progresantoj
(HEKKP)