10 december 2012

La 152-a E-o Tago


Лазаръ Маркович Заменгофъ – Eliezer Levi Samenhof
Lazar Markovits Zamenhof

Esperanta pseŭdonomo: D-ro Esperanto
Lazaro Ludoviko Zamenhof

La 15-an de Decembro, 1859 li naskiĝis en la laŭ cara Rusio okupinta, urbo Беласток, en la hodiaŭa poluja Białystok (Bjalistoko).

Daŭre oni tion mensogis, ke en Polujo li naskiĝis, ke estu pli konforma. Ĝis la plej postaj tempoj ankaŭ pri la lia juda deveno estis malpermesita – almenaŭe tio estis „malĝentila” – paroli; laŭ la plej fruaj movadaj tradicioj.

Lia naskiĝtago en la E-movado estas la „Zamenhofa tago”, aŭ la „Esperanto-tago” (mallonge: E-o Tago)
Ni pensu pri li, kiel unu el la plej granda revulo de sia epoko.
Sed kiu almenaŭ klopodis ne malutili, ne tiel, kiel ajna lia samtempulo, samnaciulo kaj sampatrujano. Kiel ekzemple Lenino aŭ Benjamino Herzl, aŭ Freŭd kaj iliaj (laŭ nomo) „kamaradoj”.

Je la lia naskiĝtago la unu el pluraj lian penson mi citus – precipe al la blindiĝintaj malderstuloj: „Esperanto estas «nenies propraĵo», nek en rilato materiala, nek en rilato morala.” [En la unua kunsido de la 1-a Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer, la 7-an de Aŭg. 1905]

{Mi rimarkas, ke la Doktoro en sia lingvofarado la „dekstro” vorton konsideris pri normala, sed la „maldekstro” vorton per la „mal-” prefikso li kreis… Do, la maldekstro niniam estus la normaleco.}

Nome la esperanto ne estas laborismovada helpilo, ne maldekstra flanka ŝtelista, apaĉa lingvo; la esperanto estas tiu, kiun la ĝiaj aplikuloj faris el tiu. Nur bone devas alproprigi, kaj uzi, uzi, kaj uzi. Paroli, paroli, paroli! Skribi, skribi, skribi, kaj traduki, kaj traduki.
Pri la nia plej granda plezuro kaj gajno.

Feliĉan Zamenhofan tagon mi deziras al ĉiu!

Per Spegulo


cxar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon cxe okulo; nun mi konas lauxparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaux mi estas konita.

Hungaruja Esperantista Komploto
de la Konsidere Progresantoj
(HEKKP)

Nincsenek megjegyzések:

Megjegyzés küldése