A következő címkéjű bejegyzések mutatása: poezio. Összes bejegyzés megjelenítése
A következő címkéjű bejegyzések mutatása: poezio. Összes bejegyzés megjelenítése

21 február 2013

Kvarverso de Viljono


Kvarverso

Jen mi, Francisk’, jam sen promeso,
Fil’ de Parizo-ĉe-Pontvezo;
De ŝnuro longa je futseso
Ekscios kol’ pri puga pezo.




cxar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon cxe okulo; nun mi konas lauxparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaux mi estas konita.

Hungaruja Esperantista Komploto
de la Konsidere Progresantoj
(HEKKP)


Rimarkoj:

- Francisko Viljono: La Testamento – Diversaj Poemoj - La Legacoj - Poemoj en Slango
Esperanto-traduko de François Gaulthier – Editoris: Wouter F. Pilger, (1996) Vulpo-Libroj 
- François Villon – originala nomo: François de Montcorbier – (Parizo, 1431 aŭ 1432. – je 1463 li malaperis)
Aventuran vivon havanta franca poeto, kiu havas en Hungarujo grandan kulton, pli grandan, kiun li havas sur la aliaj lokoj de la mondo.

18 február 2013

François Villon - Epitafo

François Villon
EPITAFO
en formo de balado, kiun verkis
VILLON
por si kaj siaj kunuloj atendante kun ili pendigon sian.

Homfratoj, kiuj vivos plu sur tero,
Ne havu krudajn korojn kontraŭ ni,
Ja, se vi nin kompatos pro l' mizero,
Vi trovos mem indulgon antaŭ Di'.
Jen kvin, aŭ ses, ni pendas tie(ĉi,
Kiun tro nutris ni, la karn' malpia,
Jam konsumiĝas en putrado fia,
Kaj ni, la ostoj, iĝos cindro, polvo.
Ne moku nin kun rido ironia,
Sed petu por ni Dion pri absolvo.

Ho fratoj, ne malŝatu kun fiero
Ĉi krion, kvankam juste estas ni
Ekzekutitaj. Scias vi pri l' vero,
Ke ne distingas ĉiun saĝa pi'.
Ho preĝu do kun kora emoci'
Al sankta Fil' de virgulin' Maria:
Ne velku por ni lia graco dia,
Ne brulu ni sub la infera volbo.
Ni mortis jam, do for insulto ĉia,
Sed petu por ni Dion pri absolvo.

Nin lavas kaj lesivas pluv-vetero,
Nigrigas kaj ŝrumpigas sun-radi',
Kaj manĝas bird' el nia okul-bero,
El brov' kaj barb' elŝiras pli kaj pli,
Sen halt' momenta svingas la furi'
De l' vento nin, laŭ sia plaĉ' varia,
Jen al ĉi flank', jen al la flank' alia,
Fingringe nin bek-truis pigo, korvo,
Vin gardu do de kunfrateco nia,
Sed petu por ni Dion pri absolvo.

            Dediĉo.

Princo Jesuo, mondregant' radia,
Nin ŝirmu, savu de l' Satan' rabia,
Ne ligu plu nin al li ŝuld' sen solvo,
Kaj homoj, ĉesu rido, moko kria,
Sed petu por ni Dion pri absolvo.





cxar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon cxe okulo; nun mi konas lauxparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaux mi estas konita.

Tradukis: Kolomano Kalocsay


Hungaruja Esperantista Komploto
de la Konsidere Progresantoj
(HEKKP)

La tradukaĵo aperiĝis en la "Tutmonda Sonoro" titola antologio
de Kolomano Kalocsay (1981), hungara poeto kaj arttradukisto


Kálmán KALOCSAY, esperante Kolomano Kaloĉajo (6-a de Oktobro 1891 en Abaújszántó – 27-a de Februaro 1976), estis hungara Esperanta poeto, tradukisto, kaj redaktoro kiu multe influis la evoluon de Esperanto-literaturo kaj de la lingvo mem. Lia nomo estas ofte esperantigita kiel Kolomano.

Kalocsay studis medicinon kaj poste fariĝis la ĉefa infektologo ĉe grava Budapeŝta hospitalo. Onidire li lernis kaj Esperanton kaj Idon adoleske sed ekkliniĝis al la unua kiam li vidis pli grandan potencialon literaturan. En 1921, oni eldonis lian unuan originalan volumon poezian, Mondo kaj Koro. Plia jardeko pasis antaŭ la apero de lia kolekto Streĉita Kordo, kiun oni konsideras unu el la plej elstaraj kolektoj de originala poezio en Esperanto. Ankaŭ aperis Rimportretoj - spritaj rondelformaj poemoj pri pluraj tiamaj movadaj gravuloj.

Plejmultaj pensas, ke li ankaŭ estis la verkinto de Sekretaj Sonetoj (erotika sonetaro) sub pseŭdonimo Peter Peneter.

Kalocsay gvidis la literaturan mondon de Esperanto pere de la revuo kaj eldonejo nomitaj Literatura Mondo. Kaj tiu grupo de verkistoj kiuj formiĝis ĉirkaŭ la revuo dum la dudekaj kaj tridekaj jaroj, nomiĝis la Budapeŝta Skolo.

La verkoj de Kalocsay pri literatura kaj lingvisma teorio inkludas la ampleksan verkon Plena Gramatiko de Esperanto, kaj Parnasa Gvidlibro, ellaboritajn kun Gastono Varingjeno, kaj la pristilan gvidlibron Lingvo Stilo Formo.

Kalocsay kunverkis la du-voluman Enciklopedio de Esperanto.

Pri Kalocsay multe verkis kaj prizorgis lian postlasaĵon Ada Csiszár, post kies morto la postlasaĵo transiris al la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko.

Kuriozaĵo estas, ke li tradukis ankaŭ la libron de la Benito Mussolini, "Vivo de Arnaldo" je 1934, kiu aperis en Budapeŝto, ĉe la "Literatura mondo" libroeldonejo.
Ankaŭ el tio ĉi aperas, ke la lingvo esperanto estas ne nur lingvo de maldekstra, komunista flanko, kaj ĝi estimatis ankaŭ la faŝisman ideologion.
 

(El la Vikipedio.)

17 január 2013

Mankas krotaloj

Mi ĝojas,
ke ĉi tie ni ne havas
krotalojn.

Ni havas financistojn
politikistojn
ĵurnalistojn
televidon
prudulojn
kaj ankaŭ aliajn
venenaĵojn.
Sed jrotalojn
ni ne havas.

La vivo povus esti
eĉ pli malagrabla.


(1969)

William Auld (1924-2006) skota poeto, aŭtoro, trandukisto en Esperanto, eldonisto de magazino.
Eble li estis la plej granda poeto de la esperantlingvo
En la sia „La infana raso” titola volumo per unu frapo li tragvidis la esoerantan literaturon el la mondo de la impresionismo kaj parnasismo sur la kampon de la hodiaŭ liriko.
Trifoje oni kandidatigis lin pri Nobel-prezo.    
La lia civila profesio estis: instruisto pri angla lingvo kaj literaturo.


cxar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon cxe okulo; nun mi konas lauxparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaux mi estas konita.

Redaktis kaj tradukis:
Hungaruja Esperantista Komploto
de la Konsidere Progresantoj
(HEKKP)
 

01 október 2011

Endre Ady: Hungara problemo

Jen estas la multe citita, al esperantofilo envicigita ŝatita gloso de Endre Ady el 1906.
Kontraŭ la disvastigo, la verko ne pri la esperanto sonoras, sed dum la mantelo de esperanto pri la politikaj statoj de la unuaj jaroj de la XX-a centono; kiel unu enorme talenta, genia, ja kun liberala kaj maldekstra flanka vidmaniero infektita, miskondukita hungara framasono vidis.
Li ankoraŭ ne scias, ke en tia unua jardeko havis laste sian ŝancon de Hungarujo, en forrabeco de ebleco, laŭ ena kontraŭulo, same senvole kunlaboris la poeto.
Kun la sia senbrida liberala – laŭ sia rezulto estas patrujodifekto, kredartikole al neapelacieblo opiniita – kun siaj antaŭjuĝoj, kun siaj kerne de-aldiradoj.
Ke poste ankoraŭ en siaj lajtaj tagoj ĝisvivu malgajan frukton de liaj ribeligoj – kaj hontoplenan perfidon de la Okcidento, kaj de la kunsendaj enaj onoj. (Kion tamen li adoris tiel – kaj ĉefe Parizon la francan kulturon, kaj tio perfidis lin same. Vidu: la apologon pri la rano kaj pri la skorpio.)

44. Hungara problemo

(Pariza letero)

Oni instruas en la 'Sorbonne', en la 'Saint-Cyr', en la 'Polytechnique' kaj en la aliaj lernejoj. Plue: komenas lerni ĉi tie en Parizo jam la kelneroj la esperanton. En mia hotelo ĝis du tagoj en la Ĝenovon veturantaj anglaj fraŭloj malpacadis: ’esperantauloj’. Estis unua afero, ke pro esperanta bruo mi ne povis dormi. Post noktomezo, en hejmeniranto, kaptis min en la ŝtuparo unu apostolo de lingvo de doktoro Zamenhof. Li ĝis unu kaj duono horo kalrigis al mi, ke kia trezoro estas la esperanto. «La lingvo esperanto presentas al la mondo civilizata la sole veran solvon de lingvo internacio». Ili iris dank’al Dio sur la sian ĝenovan kongreson, sed la esperant-problemo restis ĉi tie. Ĉu, ĉi tio estos nu, nepre la tia internacia lingvo, kio estos”? «Simpla, fleksebla, belsona» lingvo estas la esperanto. Ĉu sed estas sufiĉe malkomplika, ĉu estas sufiĉe fleksiĝa kaj ĉu estas sufiĉe bela muzika? Se en la Hungario estus modo la intelektua kulturo, cent scienuloj skribus pri tio tagfoje. Ĉar la mondlingvo-problemo estas tia hongara problemo, ol la fringo. Kun nia tatara idiomo ni tie sidaĉas en la mezo de Eŭropo, ol en kava la leporido. Ni dum mil jaroj vivas en la bunta popola kaj lingva tero, kaj nia lingvotalento estas febla-meza. Tulipa Sinjoro-Militestro kvankam apenaŭ agi al ni tion la miraklon, ke la Sanktan Spiriton li forsendu. Jam nek por tio nek, ĉar la pagana Sinjoro-Militestro kun la kristiana Sankta Spirito ne estas parenco de patro. Post kvindek jaroj tiel devas naskiĝi de la hungaraj infanoj, ke oni almenaŭ angle, germane, france parolu, aŭ estos granda malfeliĉo. Poste tuj almenaŭ unu slavan lingvon oni devas koni. Probable, ke oni devas ellerni ankaŭ japane. Ni ne parolas pri tio, ke la anglan dialekton de la Unuiĝintaj Ŝtatoj precipe deves esti en sia sango. La italianuloj lernis nin sur la litero-skribaĵon, kaj kun ili ankoraŭ estos multa problemo. Al ni devas same la ilia lingvo.
Se la Jenő RÁKOSI plenumos la hungaran imperion, al ni devas alproprigi ĉio Balkano-lingvon. La balkaniaj nacioj estas vere junaj kaj grandesperaj nacioj. Ili ne laciĝis jam tiam, kiam ni estis ankoraŭ sumeroj. Certe infanto de la estonteca hungarulo apenaŭ havas tempon ke same hungare ellernu. Ĉio kvankam ne estas ŝerco-vorto, sed la plej serioza realo. Post kvindek jaroj krom nia volo ni tiel enmiksiĝos en la vojon de la militaj kulturoj, ke sen praktikaĵoj ni perdiĝos. Laŭ seĝeco, kaj se la penseco estus nia malsano, ĉepinte en ĉio internaciismo estus stari al Hungario en Eŭropo. La nian vivon nur la internaciismo savus. Kaj la mondlingvo-problemo ĉi tial estas terure hungara, eĉ tulipa problemo. Sed mi vetas en ajno, ke serioza hungarulo ne forveturis en Ĝenovon, sur la kongreso de la esperantauloj. Franco sole sufiĉe elita lando, kaj tamen ĝi donas la plej grandan procenton de la kultivantoj de esperanto. Ĉar en Franco sane laboras la vivinstinkto. Ĝi sentas grandan, blindigan pligrandiĝon de la germaneco, slaveco, anglosakseco. Ĝi rimaras, ke laŭ batita milito reenmarŝas la iam mondhava franca lingvo. Do Francio sankte kaj prudente deziretas naskiĝon de unu «langue seconde». La vivo estos foje pli komplikita kaj pli malfacila. Ni ne havos tempon cent lingvojn lerni. Oni devas zorgi do pri tio, ke apud nia patrinolingvo ni vivus kun unu komuna lingvo. Ĉu nu ne estas hungara problemo la mondlingvo? Ĉu ne centoble pli bone nia intereso estas ĉi tio, al ni, kiel al franculoj? Duaranga estas, ke la esperanto ĉu estas pli bona aŭ pli malbona internaciista lingvo. Sed la celo, la klopodo entranĉas en nian akrasenton, al hungaruloj, ol la razilo. Inter ni ili decus elveni la plej fanatikaj apostoloj de la internaiista lingvo. La Ilias-on, Dante-on, Hamlet-on, Heine-n, Ibsen-on, Anatole France-on kaj la «Also sprach Zarathustra»-n jam hodiaŭ mi lernigus ajn same esperante apud la hungare en la hungaraj lernejoj. Ni devus furiozi de ĝojo, ke estas unu plano, kio lude enŝtelas nin inter la kulturan popolon. Aŭ se ne plaĉas al ni la esperanto, buonvolu pli bonan mondlinvon inveti de hungara scienculo. Mi ripetas, mi ne scias kiomfoje: ĉi tio estas hungara problemo. Kvazaŭ la mapo kriegas sur nin ĉi tion, se jam nia menso estas silenta karaktera. Samtempe ellevus nin el krifo de germaneco ankaŭ la mondlingvo. Ĉi tio estas: hungara zorgo.


[En 1906 li estis 29-a jara. Post 7 jaroj kaj 10 monatoj estis mondmilito; ne mondlingvo; anstataŭ internaciismo estos internaciista kommunista revolucio, ĥaoso, sango, larmo, doloro, malĝojo, murdo, morto, funebro kaj maldekstra-liberala prepareco de sekva milito.]


Tradukis kaj skribis:
Hungaruja Esperantista Komploto
de la Konsiderej Progresantoj
(HEKKP)

15 március 2011

Hodiaŭ estis nia nacia festo



Aleksandro Petőfi: Nacia kanto

Ek, hungaro! La patrian
vokon aŭdu! Nun, se iam!
Aŭ plu sklavi aŭ liberi:
jen demand'! Ĉu konsideri?
Je la dio de l' hungaroj
diras ni,
ĵuras ni, ke jugon plu ne
tiras ni!

Ni ĝisnune estis sklavoj,
kaj damnitaj la praavoj,
ĉar vivintajn en libero,
ilin premas sklava tero.
Je la dio de l' hungaroj
diras ni,
ĵuras ni, ke jugon plu ne
tiras ni!

Tramp' sentaŭga ja poltrone
timas morti, se bezone,
ŝatas pli la vivon vantan,
ol honoron patrolandan!
Je la dio de l' hungaroj
diras ni,
ĵuras ni, ke jugon plu ne
tiras ni!

Ĉeno rustas, glavo flamas,
glav' la brakon pli ornamas,
ĉu ni tamen ĉenon trenu?
Praa glavo, vin ni prenu!
Je la dio de l' hungaroj
diras ni,
ĵuras ni, ke jugon plu ne
tiras ni!

Ree brilos nia lando,
inde je l' malnova grando,
koton de centjaroj hontaj
nun ni estas delavontaj!
Je la dio de l' hungaroj
diras ni,
juras ni, ke jugon plu ne
tiras ni!

Kie niaj tomboj estos,
nepoj genuflekse festos,
bene en la preĝon dankan
plektos nian nomon sanktan.
Je la dio de l' hungaroj
diras ni,
ĵuras ni, ke jugon plu ne
tiras ni!

(tradukis: Kalomano Kalocsay) 


Hungaruja Esperantista Komploto
de la Konsiderej Progresantoj
(HEKKP)