18 február 2013

François Villon - Epitafo

François Villon
EPITAFO
en formo de balado, kiun verkis
VILLON
por si kaj siaj kunuloj atendante kun ili pendigon sian.

Homfratoj, kiuj vivos plu sur tero,
Ne havu krudajn korojn kontraŭ ni,
Ja, se vi nin kompatos pro l' mizero,
Vi trovos mem indulgon antaŭ Di'.
Jen kvin, aŭ ses, ni pendas tie(ĉi,
Kiun tro nutris ni, la karn' malpia,
Jam konsumiĝas en putrado fia,
Kaj ni, la ostoj, iĝos cindro, polvo.
Ne moku nin kun rido ironia,
Sed petu por ni Dion pri absolvo.

Ho fratoj, ne malŝatu kun fiero
Ĉi krion, kvankam juste estas ni
Ekzekutitaj. Scias vi pri l' vero,
Ke ne distingas ĉiun saĝa pi'.
Ho preĝu do kun kora emoci'
Al sankta Fil' de virgulin' Maria:
Ne velku por ni lia graco dia,
Ne brulu ni sub la infera volbo.
Ni mortis jam, do for insulto ĉia,
Sed petu por ni Dion pri absolvo.

Nin lavas kaj lesivas pluv-vetero,
Nigrigas kaj ŝrumpigas sun-radi',
Kaj manĝas bird' el nia okul-bero,
El brov' kaj barb' elŝiras pli kaj pli,
Sen halt' momenta svingas la furi'
De l' vento nin, laŭ sia plaĉ' varia,
Jen al ĉi flank', jen al la flank' alia,
Fingringe nin bek-truis pigo, korvo,
Vin gardu do de kunfrateco nia,
Sed petu por ni Dion pri absolvo.

            Dediĉo.

Princo Jesuo, mondregant' radia,
Nin ŝirmu, savu de l' Satan' rabia,
Ne ligu plu nin al li ŝuld' sen solvo,
Kaj homoj, ĉesu rido, moko kria,
Sed petu por ni Dion pri absolvo.





cxar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon cxe okulo; nun mi konas lauxparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaux mi estas konita.

Tradukis: Kolomano Kalocsay


Hungaruja Esperantista Komploto
de la Konsidere Progresantoj
(HEKKP)

La tradukaĵo aperiĝis en la "Tutmonda Sonoro" titola antologio
de Kolomano Kalocsay (1981), hungara poeto kaj arttradukisto


Kálmán KALOCSAY, esperante Kolomano Kaloĉajo (6-a de Oktobro 1891 en Abaújszántó – 27-a de Februaro 1976), estis hungara Esperanta poeto, tradukisto, kaj redaktoro kiu multe influis la evoluon de Esperanto-literaturo kaj de la lingvo mem. Lia nomo estas ofte esperantigita kiel Kolomano.

Kalocsay studis medicinon kaj poste fariĝis la ĉefa infektologo ĉe grava Budapeŝta hospitalo. Onidire li lernis kaj Esperanton kaj Idon adoleske sed ekkliniĝis al la unua kiam li vidis pli grandan potencialon literaturan. En 1921, oni eldonis lian unuan originalan volumon poezian, Mondo kaj Koro. Plia jardeko pasis antaŭ la apero de lia kolekto Streĉita Kordo, kiun oni konsideras unu el la plej elstaraj kolektoj de originala poezio en Esperanto. Ankaŭ aperis Rimportretoj - spritaj rondelformaj poemoj pri pluraj tiamaj movadaj gravuloj.

Plejmultaj pensas, ke li ankaŭ estis la verkinto de Sekretaj Sonetoj (erotika sonetaro) sub pseŭdonimo Peter Peneter.

Kalocsay gvidis la literaturan mondon de Esperanto pere de la revuo kaj eldonejo nomitaj Literatura Mondo. Kaj tiu grupo de verkistoj kiuj formiĝis ĉirkaŭ la revuo dum la dudekaj kaj tridekaj jaroj, nomiĝis la Budapeŝta Skolo.

La verkoj de Kalocsay pri literatura kaj lingvisma teorio inkludas la ampleksan verkon Plena Gramatiko de Esperanto, kaj Parnasa Gvidlibro, ellaboritajn kun Gastono Varingjeno, kaj la pristilan gvidlibron Lingvo Stilo Formo.

Kalocsay kunverkis la du-voluman Enciklopedio de Esperanto.

Pri Kalocsay multe verkis kaj prizorgis lian postlasaĵon Ada Csiszár, post kies morto la postlasaĵo transiris al la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko.

Kuriozaĵo estas, ke li tradukis ankaŭ la libron de la Benito Mussolini, "Vivo de Arnaldo" je 1934, kiu aperis en Budapeŝto, ĉe la "Literatura mondo" libroeldonejo.
Ankaŭ el tio ĉi aperas, ke la lingvo esperanto estas ne nur lingvo de maldekstra, komunista flanko, kaj ĝi estimatis ankaŭ la faŝisman ideologion.
 

(El la Vikipedio.)

Nincsenek megjegyzések:

Megjegyzés küldése