Multan belegan, bonon kaj ĝustan oni rakontis jam pri ĉi tio la klasikaĵo. Ekde jarcentoj oni analizas, laŭdas kaj apoteozas ĝin.
Sed ĉu ni enpensiĝis jam pri tio, kial tien rigardas la anĝeloj, kien?
Ne decas (enskribaĉi en ikonon), sed mi markis la direktojn, eventuale per tio mi estus helpanta iliajn pensojn. Sed apud tion meritas koni la parton de la Sankta Skribo [1]
Post ĉi tioj estas pensiga: ĉu fakte pri la Triunuo temas la bildo?
Aŭ ĉu tio ĉi nur estas la „pli malpeza vojo”, la frapanta la okulojn, la pli simpla solvo?
Ĉu – laŭ vi – kion figuris, kian penson bildigis la Majstro Rublov?
Ĉu vi deĉifris? Ne forgesu: „Ĉi tiu mistero estas granda”. [2]
cxar
nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon cxe okulo; nun mi konas
lauxparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaux mi estas konita.
Per Spegulo
Hungaruja
Esperantista Komploto
de la Konsidere Progresantoj
de la Konsidere Progresantoj
(HEKKP)
[1] - 1Mos 18:1-18. Kaj aperis al li la Eternulo en la arbareto Mamre, kiam li sidis ĉe la pordo de la tendo dum la varmego de la tago.
Kiam li levis siajn okulojn, li vidis, ke jen tri viroj staras antaŭ li. Ekvidinte, li kuris al ili renkonte de la pordo de la tendo kaj kliniĝis antaŭ ili ĝis la tero.
Kaj li diris: Mia sinjoro! se mi trovis plaĉon en viaj okuloj, ne pasu preter vian sklavon.
Oni alportos iom da akvo, kaj vi lavu viajn piedojn kaj ripozu sub la arbo.
Kaj mi alportos pecon da pano, por ke vi fortigu viajn korojn; poste vi foriros; ĉar por tio vi pasis preter via sklavo. Kaj ili diris: Faru tiel, kiel vi diris.
Kaj Abraham rapidis en la tendon al Sara, kaj diris: Rapide prenu tri mezurojn da plej bona faruno, knedu, kaj faru kukojn.
Kaj ankaŭ al la bovoj Abraham kuris, kaj li prenis bovidon delikatan kaj bonan kaj donis al la junulo, kaj tiu rapide pretigis ĝin.
Kaj li prenis buteron kaj lakton kaj la pretigitan bovidon kaj metis antaŭ ilin, kaj li staris apud ili sub la arbo, kaj ili manĝis.
Kaj ili diris al li: Kie estas Sara, via edzino? Kaj li respondis: Jen ŝi estas en la tendo.
Kaj Li diris: Mi revenos al vi en la sama jartempo, kaj tiam estos filo ĉe Sara, via edzino. Kaj Sara aŭskultis ĉe la pordo de la tendo, kiu estis malantaŭ Li.
Kaj Abraham kaj Sara estis maljunuloj de profunda aĝo; ĉe Sara ĉesiĝis la virinaj ordinaraĵoj.
Kaj Sara ekridis interne, dirante: Ĉu kiam mi kadukiĝis, mi havus ankoraŭ volupton? kaj mia sinjoro estas ja maljuna!
Kaj la Eternulo diris al Abraham: Kial do Sara ridas, dirante: Ĉu efektive mi naskos, kiam mi maljuniĝis?
Ĉu por la Eternulo io estas malfacila? en la difinita tempo Mi revenos al vi en la venonta jaro, kaj Sara havos filon.
Sed Sara malkonfesis, dirante: Mi ne ridis; ĉar ŝi timis. Sed Li diris: Ne, vi ridis.
Kaj leviĝis de tie la viroj kaj direktiĝis al Sodom: kaj Abraham iris kun ili, por akompani ilin.
Kaj la Eternulo diris: Ĉu mi kaŝos antaŭ Abraham, kion Mi faras?
Abraham fariĝos ja popolo granda kaj potenca, kaj per li beniĝos ĉiuj popoloj de la tero.
[2]
„Ĉi tiu mistero estas granda, sed mi parolas pri Kristo kaj la eklezio.” (Efe 5:32)
Nincsenek megjegyzések:
Megjegyzés küldése