10 november 2016

Mi revenis



Jes, miaj amikoj!
Mi revenis.
Mi havis multajn da zorgojn.
Sed la vito vivas kaj devas vivi.
Dume mi vivas en Hungarujo, sed estos iomaj tagoj kaj mi transloĝiĝas en Anglion.
Mi estos anglia esperantisto, mi estos anglia hungarulo.
Sed nenio zorgo!
Certe venos pli trankvilaj tagoj.
Al ni, al konservativaj, tradiciistaj monarĥistoj.
Dio benu ĉiujn kristanajn esperantistojn, kaj ĉiujn pacemulojn!

14 június 2013

Ĉi tio estas nia hejmo (kun video)


 Unu el la plej belaj videoj pri Hungarujo.
[La tilolo de la libro sur la tablo estas: Hungarujo]

Ennaĝantaj surskriboj:
Netuŝita arbarego
Jarmilionaj enigmoj
Noblaj aromoj
Pulsantaj festivaloj
Konservitaj tradicioj
Surskribo sur la muro: Heredo kaj Misio
Fieroj de nia pasinteco
Legendaj heroaĵoj
Maro de travivaĵo
Niaj vivigantaj trezoraĵoj
Niaj naturaj heredaĵoj
Fabelantaj urboj
Senfinaj aventuroj
La nubo:
222 agnoskitaj kuracakvo
72 kvalifikitaj kuracbanejoj
3000 festivaloj kaj aranĝaĵoj
1500 muzeoj
8 mondheredaĵaj lokoj
22 vinlandoj
300 regiona-domoj
3500 kasteloj kaj kurioj
1128 kilometroj vojstrekoj de ’Kéktúra’ (Blua ekskursa)
144 lernopaŝejoj

Ne sufiĉas ĉeno da generacioj pri tio,
ke ĉi tion la belegan landon
vere ni konatigu…

Aventuru ankaŭ vi enlande,
kaj faru ŝatecon ankaŭ al alioj sur la
paĝo www.itthonalegjobb.hu!

Per ĉio tarvivaĵo vi estos pli multa

Hungarujo
la plej proksime al via koro


Ĉi tio estas nia hejmo

Estis ĉi tie ĉiam, kiu kuraĝe diris,
ĉiam estis grandon sanĝantoj,
ankaŭ el la nenio fortikaĵon masonantoj,
la ne senkuraĝiĝantoj.
Kiom da penso kaj kiom da koro,
kiu ankaŭ post jarcentoj vokas agi,
ankaŭ nun novan forton ĝi donas kaj animas,
ke estu por granda ree!
Kiel bone se ni konus la avertatan vorton de la pesinteco,
sur la ĉielon ĉizitajn signon, kiun nur nian koro vidas!

**
Alveturus io ajn, ĉiam sciu, ke;
Benita estas ĉi tie la tero, la ondruliĝantaj riveroj,
la arbaroj kaj kampoj.
Ĉi tio estas la nia hejmo ĉi tie ni devas vivi,
nia paseo kaj futuro, ĉiu al ĝi alligi,
ĝia sonĝo en ni korpigas.
Tiel estos eterne.

***
Kiom da pensego kaj kiom da koroj,
kiuj ankaŭ post jarcentoj vokas agi,
ankaŭ nun novan printempon atendas kaj esperas bonan,
ke ne ĉesigu, ke vivu.
Ne la malamo, la malkuraĝo,
nur la amo estas tio, kiu veturigas pluen,
ke ankaŭ en pli belaj tagoj ĉiam vidu
doloron de alioj.
Kiel bone se ni konus la avertatan vorton de la pesinteco,
sur la ĉielon ĉizitajn signon, kiun nur nian koro vidas!

****
Venus io ajn, sed ĉiam sciu, ke;
Benita estas ĉi tie la tero, la ondruliĝantaj riveroj,
la arbaroj kaj kampoj.
Ĉi tio estas la nia hejmo ĉi tie ni devas vivi,
nia paseo kaj futuro, ĉiu al ĝi alligi,
ĝia sonĝo en ni korpigas.
Kaj se via infano demandus, kial vi estas fiara pri tio,
ke kial estas pli bela ĉi tio rigiono ĉe io ajn?
Instruu al li kanton de niaj mortintaj poetoj,
ke kial vivas en ni la fideleco ankaŭ trans la tombo!

*****
(Ŝi zumkantas…)
Alveturus io ajn, ĉiam sciu, ke;
Benita estas ĉi tie la tero, la ondruliĝantaj riveroj,
la arbaroj kaj kampoj.
Ĉi tio estas la nia hejmo ĉi tie ni devas vivi,
nia paseo kaj futuro, ĉiu al ĝi alligi,
ĝia sonĝo en ni korpigas.
Venus mil novaj amikoj,
neniam serĉu novan Patrujon.

*
Prezentis kaj kantis: 'CSÉZY'
Teksto: Tibor MIKLÓS
Muziko: János MENYHÁRT kaj Viktor RAKONCZAI
Enscenigis: Gergely TÓTH





Cxar nun ni vidas per spegulo malhele sed tiam okulon cxe okulo nun mi konas lauxparte sed tiam mi konos tiel same kiel ankaux mi estas konita

Tradukis:

Hungaruja Esperantista Komploto
de la Konsidere Progresantoj

(HEKKP)
 

21 február 2013

Kvarverso de Viljono


Kvarverso

Jen mi, Francisk’, jam sen promeso,
Fil’ de Parizo-ĉe-Pontvezo;
De ŝnuro longa je futseso
Ekscios kol’ pri puga pezo.




cxar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon cxe okulo; nun mi konas lauxparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaux mi estas konita.

Hungaruja Esperantista Komploto
de la Konsidere Progresantoj
(HEKKP)


Rimarkoj:

- Francisko Viljono: La Testamento – Diversaj Poemoj - La Legacoj - Poemoj en Slango
Esperanto-traduko de François Gaulthier – Editoris: Wouter F. Pilger, (1996) Vulpo-Libroj 
- François Villon – originala nomo: François de Montcorbier – (Parizo, 1431 aŭ 1432. – je 1463 li malaperis)
Aventuran vivon havanta franca poeto, kiu havas en Hungarujo grandan kulton, pli grandan, kiun li havas sur la aliaj lokoj de la mondo.

18 február 2013

François Villon - Epitafo

François Villon
EPITAFO
en formo de balado, kiun verkis
VILLON
por si kaj siaj kunuloj atendante kun ili pendigon sian.

Homfratoj, kiuj vivos plu sur tero,
Ne havu krudajn korojn kontraŭ ni,
Ja, se vi nin kompatos pro l' mizero,
Vi trovos mem indulgon antaŭ Di'.
Jen kvin, aŭ ses, ni pendas tie(ĉi,
Kiun tro nutris ni, la karn' malpia,
Jam konsumiĝas en putrado fia,
Kaj ni, la ostoj, iĝos cindro, polvo.
Ne moku nin kun rido ironia,
Sed petu por ni Dion pri absolvo.

Ho fratoj, ne malŝatu kun fiero
Ĉi krion, kvankam juste estas ni
Ekzekutitaj. Scias vi pri l' vero,
Ke ne distingas ĉiun saĝa pi'.
Ho preĝu do kun kora emoci'
Al sankta Fil' de virgulin' Maria:
Ne velku por ni lia graco dia,
Ne brulu ni sub la infera volbo.
Ni mortis jam, do for insulto ĉia,
Sed petu por ni Dion pri absolvo.

Nin lavas kaj lesivas pluv-vetero,
Nigrigas kaj ŝrumpigas sun-radi',
Kaj manĝas bird' el nia okul-bero,
El brov' kaj barb' elŝiras pli kaj pli,
Sen halt' momenta svingas la furi'
De l' vento nin, laŭ sia plaĉ' varia,
Jen al ĉi flank', jen al la flank' alia,
Fingringe nin bek-truis pigo, korvo,
Vin gardu do de kunfrateco nia,
Sed petu por ni Dion pri absolvo.

            Dediĉo.

Princo Jesuo, mondregant' radia,
Nin ŝirmu, savu de l' Satan' rabia,
Ne ligu plu nin al li ŝuld' sen solvo,
Kaj homoj, ĉesu rido, moko kria,
Sed petu por ni Dion pri absolvo.





cxar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon cxe okulo; nun mi konas lauxparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaux mi estas konita.

Tradukis: Kolomano Kalocsay


Hungaruja Esperantista Komploto
de la Konsidere Progresantoj
(HEKKP)

La tradukaĵo aperiĝis en la "Tutmonda Sonoro" titola antologio
de Kolomano Kalocsay (1981), hungara poeto kaj arttradukisto


Kálmán KALOCSAY, esperante Kolomano Kaloĉajo (6-a de Oktobro 1891 en Abaújszántó – 27-a de Februaro 1976), estis hungara Esperanta poeto, tradukisto, kaj redaktoro kiu multe influis la evoluon de Esperanto-literaturo kaj de la lingvo mem. Lia nomo estas ofte esperantigita kiel Kolomano.

Kalocsay studis medicinon kaj poste fariĝis la ĉefa infektologo ĉe grava Budapeŝta hospitalo. Onidire li lernis kaj Esperanton kaj Idon adoleske sed ekkliniĝis al la unua kiam li vidis pli grandan potencialon literaturan. En 1921, oni eldonis lian unuan originalan volumon poezian, Mondo kaj Koro. Plia jardeko pasis antaŭ la apero de lia kolekto Streĉita Kordo, kiun oni konsideras unu el la plej elstaraj kolektoj de originala poezio en Esperanto. Ankaŭ aperis Rimportretoj - spritaj rondelformaj poemoj pri pluraj tiamaj movadaj gravuloj.

Plejmultaj pensas, ke li ankaŭ estis la verkinto de Sekretaj Sonetoj (erotika sonetaro) sub pseŭdonimo Peter Peneter.

Kalocsay gvidis la literaturan mondon de Esperanto pere de la revuo kaj eldonejo nomitaj Literatura Mondo. Kaj tiu grupo de verkistoj kiuj formiĝis ĉirkaŭ la revuo dum la dudekaj kaj tridekaj jaroj, nomiĝis la Budapeŝta Skolo.

La verkoj de Kalocsay pri literatura kaj lingvisma teorio inkludas la ampleksan verkon Plena Gramatiko de Esperanto, kaj Parnasa Gvidlibro, ellaboritajn kun Gastono Varingjeno, kaj la pristilan gvidlibron Lingvo Stilo Formo.

Kalocsay kunverkis la du-voluman Enciklopedio de Esperanto.

Pri Kalocsay multe verkis kaj prizorgis lian postlasaĵon Ada Csiszár, post kies morto la postlasaĵo transiris al la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko.

Kuriozaĵo estas, ke li tradukis ankaŭ la libron de la Benito Mussolini, "Vivo de Arnaldo" je 1934, kiu aperis en Budapeŝto, ĉe la "Literatura mondo" libroeldonejo.
Ankaŭ el tio ĉi aperas, ke la lingvo esperanto estas ne nur lingvo de maldekstra, komunista flanko, kaj ĝi estimatis ankaŭ la faŝisman ideologion.
 

(El la Vikipedio.)

13 február 2013

Memorkanzono pri la militistoj (Placo 'Széna')

Je 11-an de Februaro, 1945 en la fortikaĵon Buda enfermitaj germanaj-hungaraj formacioj erupciis.
Ili estis 40.000 – 700 alvenis. Ĝis 102 tagoj ili kontraŭstaris en la plej longa sieĝo de mondmilito la 2-a.
Ili estis herooj.
Ĉiuj mortitaj militistoj estas herooj.
La herooj ĝis hodiaŭ ne havas tombon.
La mortintojn neniam oni entombigis.
Per sovetaj raŭpveturiloj oni distretis al pureo la kadavrojn.
Ili estis herooj – sentombigitaj herooj.
Tio ĉi estas la tago de la honoro.

La lastaj radiotelegramoj pri Budapeŝto:

Generalo-leŭtenato Iván fon Hindy:
„La inter trabulitaj ruinoj de la reĝa palaco ĉirkaŭfermis nin la kontraŭulo. Depost semajnoj ni ne havas sufiĉan nutraĵon kaj akvon. Nian sorton al Dio ni konfidis. Se vi postvivos tion ĉi inferon, zorgu pri niaj familianoj!”

Generalo Karl fon Pfeffer-Wildenbruch:
„La provizaĵon ni konsumigis, la lasta kuglo estas en la fusiltubo. Estus elekti inter la kapitulaco aŭ senbatala masakro de la defendgvardio. Pri tio kun la lastaj batalkapablaj germanaj onoj, hungaraj militistoj kaj sagokruculoj mi atakos.”


La germanoj je ia nokto ne defendis pluen 'Buda'-n.
kuniĝis ĉiuj, kvardek mil 'soldatoj,'
dum glacia-malvarma nokto, ĉiuj kaske
je sovaĝa vintro de 45, jam komenciĝu la sturmo.

Ili staris kaj atendis pri la lasta ordono,
sur la ĉielon stalinkandeloj brilas.
Ni trarompos, trarompos tra la placo 'Széna',
ni trarompos, trarompos tra la placo 'Széna',

La placo 'Széna' brulas en lomo, tie atendas nin la rosoj,
ĉiuj de ili, la siaj armiloj kaj la sia komandanto.
Flamas la placo, mi vidas ke ĝi flamas, flamas la placo 'Kálmán Széll',
ne estas malhelo, ne estas ŝanco, ne elkuros muso,
kaj liaj oficiroj kun levintaj manoj,
kaj sur la stratojn direkte la armiloj.
ili ne transvenos , ne transvanos tra la placo 'Széna'.

Kaŝas sin sub la ruinaĵoj, lokuloj, hungaroj,
lian urbon la multa roto, la brilaj kaskuloj
okupis, kaj la ĉi-tieuloj kaŝas sin sub la teron,
kofro kaj infaneto kaj ekstere multa 'soldato',
kuntraŭe kune germanoj, rusoj,
nokte glacia nokto, dentoj klakas,
brilas en lumo, en lumo flamas la 'Széna' – la placo 'Széna'.
brilas en lomo, mi vidas, ke flamas la 'Széna' – la placo 'Széna'.

Sur la strato 'Hattyú', sur la strato 'Ostrom' brilas la kaskotorento,
la multa 'soldato' staras malvaste, poste la orodo, se venos.
kaj duono de tri, kaj ĝi alvenas, kaj kuras kaj kuregas hurle
ale al la lomo kvardek milo, jam egale ĉi tie estas la kuratako,
kaj la rosoj fajras, fajras,
kaj ili kliniĝas, kliniĝas,
hurlas la placo, elfluas la sango, kaj brulas la placo 'Széna',
je sovaĝa vintro de 45 la 'Széna' – placo 'Széna'.

Sur la strato 'Hattyú' tiel mi pasas de tiam ĉiutage,
ĉi tie kuŝis multa milo, kaj mi ne rigardas la muron de la domoj,
kuglosignoj, kuglosignoj, abomenaj kuglosignoj,
la placo 'Széna', mi vidas ke ĝi brulas, kaj kiuj kaŝiĝis tie,
kaŝis sin ankaŭ mia patro, ankaŭ mia patrino,
dum la 'soldatoj' hurle ĝis morto,
tiel mi pasas, mi pasas tiel trans la placo 'Széna',
tiel mi pasas, mi pasas tiel trans la placo 'Széna'.

(Cseh, Tamás - Bereményi, Géza)
 


cxar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon cxe okulo; nun mi konas lauxparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaux mi estas konita.

Tradukis:
Hungaruja Esperantista Komploto
de la Konsidere Progresantoj
(HEKKP)
 

01 február 2013

Kien rigardas la anĝeloj?

Unu el niaj amikoj suprenmetis bildon, Sankta Triunuo – aŭ „Mamrea aperaĵo” – titolan ikonon de Andreo Rublov (Андрей Рублёв 1360/70-1427, Moskvo, Tretjakova galerio).

Multan belegan, bonon kaj ĝustan oni rakontis jam pri ĉi tio la klasikaĵo. Ekde jarcentoj oni analizas, laŭdas kaj apoteozas ĝin.

Sed ĉu ni enpensiĝis jam pri tio, kial tien rigardas la anĝeloj, kien?

Ne decas (enskribaĉi en ikonon), sed mi markis la direktojn, eventuale per tio mi estus helpanta iliajn pensojn. Sed apud tion meritas koni la parton de la Sankta Skribo [1]
Post ĉi tioj estas pensiga: ĉu fakte pri la Triunuo temas la bildo?
Aŭ ĉu tio ĉi nur estas la „pli malpeza vojo”, la frapanta la okulojn, la pli simpla solvo?

Ĉu – laŭ vi – kion figuris, kian penson bildigis la Majstro Rublov?
Ĉu vi deĉifris? Ne forgesu: „Ĉi tiu mistero estas granda”. [2]

cxar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon cxe okulo; nun mi konas lauxparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaux mi estas konita.

Per Spegulo
Hungaruja Esperantista Komploto
de la Konsidere Progresantoj
(HEKKP)
[1] - 1Mos 18:1-18.
Kaj aperis al li la Eternulo en la arbareto Mamre, kiam li sidis ĉe la pordo de la tendo dum la varmego de la tago.
Kiam li levis siajn okulojn, li vidis, ke jen tri viroj staras antaŭ li. Ekvidinte, li kuris al ili renkonte de la pordo de la tendo kaj kliniĝis antaŭ ili ĝis la tero.
Kaj li diris: Mia sinjoro! se mi trovis plaĉon en viaj okuloj, ne pasu preter vian sklavon.
Oni alportos iom da akvo, kaj vi lavu viajn piedojn kaj ripozu sub la arbo.
Kaj mi alportos pecon da pano, por ke vi fortigu viajn korojn; poste vi foriros; ĉar por tio vi pasis preter via sklavo. Kaj ili diris: Faru tiel, kiel vi diris.
Kaj Abraham rapidis en la tendon al Sara, kaj diris: Rapide prenu tri mezurojn da plej bona faruno, knedu, kaj faru kukojn.
Kaj ankaŭ al la bovoj Abraham kuris, kaj li prenis bovidon delikatan kaj bonan kaj donis al la junulo, kaj tiu rapide pretigis ĝin.
Kaj li prenis buteron kaj lakton kaj la pretigitan bovidon kaj metis antaŭ ilin, kaj li staris apud ili sub la arbo, kaj ili manĝis.
Kaj ili diris al li: Kie estas Sara, via edzino? Kaj li respondis: Jen ŝi estas en la tendo.
Kaj Li diris: Mi revenos al vi en la sama jartempo, kaj tiam estos filo ĉe Sara, via edzino. Kaj Sara aŭskultis ĉe la pordo de la tendo, kiu estis malantaŭ Li.
Kaj Abraham kaj Sara estis maljunuloj de profunda aĝo; ĉe Sara ĉesiĝis la virinaj ordinaraĵoj.
Kaj Sara ekridis interne, dirante: Ĉu kiam mi kadukiĝis, mi havus ankoraŭ volupton? kaj mia sinjoro estas ja maljuna!
Kaj la Eternulo diris al Abraham: Kial do Sara ridas, dirante: Ĉu efektive mi naskos, kiam mi maljuniĝis?
Ĉu por la Eternulo io estas malfacila? en la difinita tempo Mi revenos al vi en la venonta jaro, kaj Sara havos filon.
Sed Sara malkonfesis, dirante: Mi ne ridis; ĉar ŝi timis. Sed Li diris: Ne, vi ridis.
Kaj leviĝis de tie la viroj kaj direktiĝis al Sodom: kaj Abraham iris kun ili, por akompani ilin.
Kaj la Eternulo diris: Ĉu mi kaŝos antaŭ Abraham, kion Mi faras?
Abraham fariĝos ja popolo granda kaj potenca, kaj per li beniĝos ĉiuj popoloj de la tero.

[2] 
„Ĉi tiu mistero estas granda, sed mi parolas pri Kristo kaj la eklezio.” (Efe 5:32)
 


26 január 2013

Potenco de scio - spritaĵo

En la milito la israelanoj kaptas unu araban piloton. Ili provis konfesigi lin pri la parametroj de la dispafinta aviadilo.
- Kiom estas la optima flugada alto de la via maŝino?
La piloto ne respondas, do ili tre tradraŝas.
- Kiom estas la maksimuma flugada rapido de la via flugmaŝino?
La piloto ree ne respondas, do eĉ pli forte ili tradraŝas.
- Kiom povumon havas transmisilo de via aviadilo?
Ne ekzistas respondo, do refoje ili tradraŝas, sed ĉar ili vidas, ke neniun estus elpreni el li, tial ili liberigas.
Hejmen alvene oni bonvenigas lin kiel nacia heroo, kaj dum la festo oni demandis de li, ke kion li kapablas konsili por la piloto-edukatoj?
- Nur tiun, ke la teknikajn datenojn ili lernu ĝisfunde, ĉar se oni ekkaptos ilin, kaj ili ne scios tion, tiam oni tre tradraŝos ilin!


cxar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon cxe okulo; nun mi konas lauxparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaux mi estas konita.

Tradukis:
Hungaruja Esperantista Komploto
de la Konsidere Progresantoj
(HEKKP)