15 március 2011

Hodiaŭ estis nia nacia festo



Aleksandro Petőfi: Nacia kanto

Ek, hungaro! La patrian
vokon aŭdu! Nun, se iam!
Aŭ plu sklavi aŭ liberi:
jen demand'! Ĉu konsideri?
Je la dio de l' hungaroj
diras ni,
ĵuras ni, ke jugon plu ne
tiras ni!

Ni ĝisnune estis sklavoj,
kaj damnitaj la praavoj,
ĉar vivintajn en libero,
ilin premas sklava tero.
Je la dio de l' hungaroj
diras ni,
ĵuras ni, ke jugon plu ne
tiras ni!

Tramp' sentaŭga ja poltrone
timas morti, se bezone,
ŝatas pli la vivon vantan,
ol honoron patrolandan!
Je la dio de l' hungaroj
diras ni,
ĵuras ni, ke jugon plu ne
tiras ni!

Ĉeno rustas, glavo flamas,
glav' la brakon pli ornamas,
ĉu ni tamen ĉenon trenu?
Praa glavo, vin ni prenu!
Je la dio de l' hungaroj
diras ni,
ĵuras ni, ke jugon plu ne
tiras ni!

Ree brilos nia lando,
inde je l' malnova grando,
koton de centjaroj hontaj
nun ni estas delavontaj!
Je la dio de l' hungaroj
diras ni,
juras ni, ke jugon plu ne
tiras ni!

Kie niaj tomboj estos,
nepoj genuflekse festos,
bene en la preĝon dankan
plektos nian nomon sanktan.
Je la dio de l' hungaroj
diras ni,
ĵuras ni, ke jugon plu ne
tiras ni!

(tradukis: Kalomano Kalocsay) 


Hungaruja Esperantista Komploto
de la Konsiderej Progresantoj
(HEKKP)

Nincsenek megjegyzések:

Megjegyzés küldése