27 június 2012

Nacia fiero - interrilate diplomo de reĝo

Ladislao (Habsburgo) la 5-a [1] hungara reĝo al Johano Hunyadi [2] eternan ĵupanon amplekigon de blazono donacias. (1-a februaro 1453. Posonio [3])

„Formo de ruĝa leono en blanka ĉelo, kiel ĝi videblas en la supra pozicio kaj formo, nomitan Johanon ĵupanon signifas, kiu dum nia foresto, kiam post la trankviliĝo de landaj tumultoj Johano ĵupano oficon de ĉefguberniestro en nia nomo kun ĝia ĉia tasko kaj graveco li prenis sur sin kaj oficis, plue li zorgis pri ĉio, li praktikis kaj okazigis ĉiun, kiu por defendo de nia lando kaj konservo de niaj juroj estis necesa, kun tia simplanima fideleco, kian fidelecon la blanka koloro signifas. Ĉar dume tre multan gloran lukton li batalis kun defalo dse sango de sia kaj siaj, kun kuraĝa animo kaj – tiel oni diris – kun leonokoro, pro tio laŭmerite li estis simila al balatanta kaj sanganta leono.


Kiu sed tian kompletigon koncerne, laŭe la leono kun unu antaŭa gambo orokronon tene ofertas, klare tion signifas, ke supre dirita Johano ĵŭpano jurojn kaj posedaĵojn de nia krono kun sia klopodo kaj ŝvito li elkapis el manoj de atakuloj, tiujn fidelece li konservis kaj por Nia Moŝto dediĉitece kaj volontece li ofertis kaj redonis, eĉ kun lia kurioza kunlaboreco en ĝian direktadon feliĉe li enkondukadis nin.”

 (Detalo el mirinda lingvo de praa diplomo)


 Notoj de tradukisto:
[1] Ladislao la 5-a (Postakuŝanto) (1440-1457) reĝis de 1453, Reĝo de Hungarujo, kaj de Kroatujo, de Ĉeĥio, unua ĉefduko de Aŭstrio. Dua habsburga monarĥo en Hungarujo, kaj unua kiu en Hungarujo naskiĝis.
[2] János (Johano) Hunyadi (prononcu: ’hunjadi’) (1407–1456) hungara, (ne rumana!) ĉefaristokrato, magnato, transilvania (erdeja) vojevodo, armeestro, la fama „turkobatalanto”, heroo de Nándorfehérvár kaj Varnao (1444) Pro lia nandorfehervara venko (1456) dekretis Kaliksto la 3-a papo la ĉiutagan tagmezan angeluson kaj sonorigon.
[3] Pozsony – praa hungara kroniga reĝa urbo sur parto de Okcidenta-Hungarujo – Posonio, Pressburg, Prešporok aŭ Prešporek, Wilsonovo mesto, nun Bratislava

cxar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon cxe okulo; nun mi konas lauxparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaux mi estas konita.

Tradukis:
Hungaruja Esperantista Komploto
de la Konsiderej Progresantoj
(HEKKP)

Nincsenek megjegyzések:

Megjegyzés küldése