10 március 2012

Fernandel kaj la rizbrando


 La populara franca komikulo Fernandel rakontis:
Dum mia vojaĝo en Japanio mi en hotelo pro scivolemo mendis rizbrandon. Eltrinkite la unuan glaseton mi rimarkis, ke ĉio ĉirkaŭ mi moviĝas. Mi demandis la kelneron:
„Ĉu tiu ĉi via trinkaĵo ne estas tamen iom tro forta?”

Ne timu, estimata sinjoro,” – respondis la kelnero kun afabla rideto –, „tio estas nur tute ordinara tertremo…”

El jarlibro de „Világ és Nyelv Magazin 2”

cxar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon cxe okulo; nun mi konas lauxparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaux mi estas konita.

Publikigis:
Hungaruja Esperantista Komploto
de la Konsiderej Progresantoj
(HEKKP)

Nincsenek megjegyzések:

Megjegyzés küldése