14 szeptember 2012

„Je suis hongrois” – Mi estas hungaro [*]

„Vivanta, nerezisebla sentumaĵo trudas min por tio, ke por helpo mi rapidu al la multa malfeliĉulo[1]. Same mi apartenas al tio ĉi malnova, forta raso, same mi estas filo de tio ĉi nebremsebla nacio, al kiu mi kredas, eĉ pli bonaj tagoj atendas. Tio ĉi nacio ĉiam estis heroa kaj fiera. En sia brusto ĉiam fortaj sentumaĵoj loĝis. Sia fiera frunto ne por mallibereco estas kree. Ĉe alioj pli feliĉa sia intelekteco neniam blindigis sin de erariga lumo, siaj piedoj neniam eraris al malbonaj vojoj, siaj oreloj neniam aŭdis al falsaj profetoj. Oni ne diris al li: Kristo estas tie ĉi… estas tie… Ankoraŭ dormas tio ĉi nacio, sed se unu forta sono vekos lin, ho kiel alproprigos sia forta animo la veron, kiel defendos liaj fortaj brakoj protekti la verecon. Certe glorlena futuro atendas je mia nacio, ĉar li estas kuraĝa kaj forta –, lian volon ankoraŭ neniu ruinigis, liajn esperojn neniu trompis! Ho, mia sovaĝa, malproksima patrujo! Miaj nekonataj amikoj! Mia granda familio! Via vekrio revokis al vi, kaj honte mi klinas malsupren mian kapon, pro tio ke ĝis tio mi kapablis forgesi lin.”[2]
Grafo Wesselényi
La "Inunda Ŝipano"







 (Detalo el letero de Francisko (hungare: Ferenc) LISZT al Lambert MOSSARD, 1838)



cxar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon cxe okulo; nun mi konas lauxparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaux mi estas konita.

Tradukis kaj komentis:
Hungaruja Esperantista Komploto
de la Konsiderej Progresantoj
(HEKKP)

Notoj de tradukisto:

Ornamsabro de Ferenc Liszt
[*]  Okaze de lia 4-a januaro 1840-a koncerto en la PEŜTa MAGYAR SZÍNHÁZ [Hungara Teatro] grafo Leo FESTETICS (post kelkaj jaroj direktoro de la NEMZETI SZÍNHÁZ [Nacia Teatro]) per juvelŝtonoj kovrinta ornamsabro honorigis la Majstron pro signo de dankemo de nacio. La en tradicia hungara nobila kamizolo aperanta LISZT france dankis donacaĵon, sed kun liaj vortoj nove lian hungarecon atestis. („Je suis hongrois.”) „Mi estas hungaro.”

La Majstro je 1839

[1] Inter 13-a marto kaj 18 –a marto 1838 la superakvego gravajn materiajn kaj homajn damaĝojn sekvigis, ĉefe sur la PEŜTA flanko de hodiaŭa Budapeŝto.
La pli malaltaj placoj de Jozefourbo, la Franciskourbo kaj la Terezaurbo kvazaŭ du metraj akvoj surkovris; la plej grandan akvoprofundon, 2,6 metron en la Franciskourbo oni mezuris.
La inundo tute 2281 domojn neniigis sur la PEŜTa flanko, 827-on grave difektis kaj 1146 restis integrece. Sur la BUDAa flanko la damaĝo estis tre pli malgrande, nome la domoj plejparte sur altlokon konstruiĝis, tiel la akvo ne atingis tiujn. En BUDA tute 204 domoj disfalis, 262 difektiĝis grave, kaj 2023 restis integrece. Ĉirkaŭ 50-60 mil homoj estis senhejme, siaj plimultoj estis PEŜT-aj loĝantoj, kvankam 22 mil uloj siajn ĉiujn perdis.
El la 153 mortaj martiroj 151 estis PEŜTa.
Kiam Francisko LISZT sciiĝis pir la PEŜTa inundo. li decidis, ke en Vieno li veturos, kaj koncerton donas favore al damaĝitoj de la superakvego. En Vieno tute ok koncertojn li donis, el enspezo de kiu 25 mil orforintojn li asignis donaceme por la damaĝitoj de inundo.

Liszt je 1847
[2] La ĝenerala opinio same hodiaŭe konsideris germanon Franciskon LISZTon.
Kiam je 1926 per kunteno de la germana imperia, la aŭstra federacia kaj la burgenlanda provincia registaro memortablon ili inaŭguris sur la muro de lia naskodomo, sur tiun ĉi tion tekston ili skribis:
„Ĉi tie naskiĝis je 22-a oktobro 1811 Francisko LISZT. Tion ĉi memortablon la germana popolo starigis al la germana majstro.”

Nincsenek megjegyzések:

Megjegyzés küldése