A következő címkéjű bejegyzések mutatása: poemo. Összes bejegyzés megjelenítése
A következő címkéjű bejegyzések mutatása: poemo. Összes bejegyzés megjelenítése

21 február 2013

Kvarverso de Viljono


Kvarverso

Jen mi, Francisk’, jam sen promeso,
Fil’ de Parizo-ĉe-Pontvezo;
De ŝnuro longa je futseso
Ekscios kol’ pri puga pezo.




cxar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon cxe okulo; nun mi konas lauxparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaux mi estas konita.

Hungaruja Esperantista Komploto
de la Konsidere Progresantoj
(HEKKP)


Rimarkoj:

- Francisko Viljono: La Testamento – Diversaj Poemoj - La Legacoj - Poemoj en Slango
Esperanto-traduko de François Gaulthier – Editoris: Wouter F. Pilger, (1996) Vulpo-Libroj 
- François Villon – originala nomo: François de Montcorbier – (Parizo, 1431 aŭ 1432. – je 1463 li malaperis)
Aventuran vivon havanta franca poeto, kiu havas en Hungarujo grandan kulton, pli grandan, kiun li havas sur la aliaj lokoj de la mondo.

18 február 2013

François Villon - Epitafo

François Villon
EPITAFO
en formo de balado, kiun verkis
VILLON
por si kaj siaj kunuloj atendante kun ili pendigon sian.

Homfratoj, kiuj vivos plu sur tero,
Ne havu krudajn korojn kontraŭ ni,
Ja, se vi nin kompatos pro l' mizero,
Vi trovos mem indulgon antaŭ Di'.
Jen kvin, aŭ ses, ni pendas tie(ĉi,
Kiun tro nutris ni, la karn' malpia,
Jam konsumiĝas en putrado fia,
Kaj ni, la ostoj, iĝos cindro, polvo.
Ne moku nin kun rido ironia,
Sed petu por ni Dion pri absolvo.

Ho fratoj, ne malŝatu kun fiero
Ĉi krion, kvankam juste estas ni
Ekzekutitaj. Scias vi pri l' vero,
Ke ne distingas ĉiun saĝa pi'.
Ho preĝu do kun kora emoci'
Al sankta Fil' de virgulin' Maria:
Ne velku por ni lia graco dia,
Ne brulu ni sub la infera volbo.
Ni mortis jam, do for insulto ĉia,
Sed petu por ni Dion pri absolvo.

Nin lavas kaj lesivas pluv-vetero,
Nigrigas kaj ŝrumpigas sun-radi',
Kaj manĝas bird' el nia okul-bero,
El brov' kaj barb' elŝiras pli kaj pli,
Sen halt' momenta svingas la furi'
De l' vento nin, laŭ sia plaĉ' varia,
Jen al ĉi flank', jen al la flank' alia,
Fingringe nin bek-truis pigo, korvo,
Vin gardu do de kunfrateco nia,
Sed petu por ni Dion pri absolvo.

            Dediĉo.

Princo Jesuo, mondregant' radia,
Nin ŝirmu, savu de l' Satan' rabia,
Ne ligu plu nin al li ŝuld' sen solvo,
Kaj homoj, ĉesu rido, moko kria,
Sed petu por ni Dion pri absolvo.





cxar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon cxe okulo; nun mi konas lauxparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaux mi estas konita.

Tradukis: Kolomano Kalocsay


Hungaruja Esperantista Komploto
de la Konsidere Progresantoj
(HEKKP)

La tradukaĵo aperiĝis en la "Tutmonda Sonoro" titola antologio
de Kolomano Kalocsay (1981), hungara poeto kaj arttradukisto


Kálmán KALOCSAY, esperante Kolomano Kaloĉajo (6-a de Oktobro 1891 en Abaújszántó – 27-a de Februaro 1976), estis hungara Esperanta poeto, tradukisto, kaj redaktoro kiu multe influis la evoluon de Esperanto-literaturo kaj de la lingvo mem. Lia nomo estas ofte esperantigita kiel Kolomano.

Kalocsay studis medicinon kaj poste fariĝis la ĉefa infektologo ĉe grava Budapeŝta hospitalo. Onidire li lernis kaj Esperanton kaj Idon adoleske sed ekkliniĝis al la unua kiam li vidis pli grandan potencialon literaturan. En 1921, oni eldonis lian unuan originalan volumon poezian, Mondo kaj Koro. Plia jardeko pasis antaŭ la apero de lia kolekto Streĉita Kordo, kiun oni konsideras unu el la plej elstaraj kolektoj de originala poezio en Esperanto. Ankaŭ aperis Rimportretoj - spritaj rondelformaj poemoj pri pluraj tiamaj movadaj gravuloj.

Plejmultaj pensas, ke li ankaŭ estis la verkinto de Sekretaj Sonetoj (erotika sonetaro) sub pseŭdonimo Peter Peneter.

Kalocsay gvidis la literaturan mondon de Esperanto pere de la revuo kaj eldonejo nomitaj Literatura Mondo. Kaj tiu grupo de verkistoj kiuj formiĝis ĉirkaŭ la revuo dum la dudekaj kaj tridekaj jaroj, nomiĝis la Budapeŝta Skolo.

La verkoj de Kalocsay pri literatura kaj lingvisma teorio inkludas la ampleksan verkon Plena Gramatiko de Esperanto, kaj Parnasa Gvidlibro, ellaboritajn kun Gastono Varingjeno, kaj la pristilan gvidlibron Lingvo Stilo Formo.

Kalocsay kunverkis la du-voluman Enciklopedio de Esperanto.

Pri Kalocsay multe verkis kaj prizorgis lian postlasaĵon Ada Csiszár, post kies morto la postlasaĵo transiris al la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko.

Kuriozaĵo estas, ke li tradukis ankaŭ la libron de la Benito Mussolini, "Vivo de Arnaldo" je 1934, kiu aperis en Budapeŝto, ĉe la "Literatura mondo" libroeldonejo.
Ankaŭ el tio ĉi aperas, ke la lingvo esperanto estas ne nur lingvo de maldekstra, komunista flanko, kaj ĝi estimatis ankaŭ la faŝisman ideologion.
 

(El la Vikipedio.)

27 november 2012

Estas mi esperantisto - poemo

Estas mi esperantisto

Verda stelo sur la brusto
ion palas pro la rusto.
Mi ne estas purigisto;
estas mi esperantisto.

Kuŝas ie sub tegmento
„Netuŝebla Fundamento”.
Tuŝu ĝin nur la Mefisto;
estas mi esperantisto.

Polvkovrite sur bretaro
putras mia SAT-vortaro.
Tedas min la vorto-listo;
estas mi esperantisto.

Gramatikon mi ne konas
kaj gazeton ne abonas…
librojn legu la verkisto;
estas mi esperantisto.

Mi parolas kun rapido:
„Bonan tagon! Ĝis revido!”
Ĝi sufiĉas por ekzisto;
estas mi esperantisto.

Pionirojn mi kritikas,
la gvidantojn dorne pikas
kaj konspiras kun persisto;
estas mi esperantisto.
 
Por la venko mi esperas,
sed neniom mi oferas.
Mi ne estas ja bankisto;
estas mi esperantisto.

Se baraktas en la krizo
la movado, organizo,
helpas mi nur per rezisto;
estas mi esperantisto.

Flugas per facila vento
el la buŝo Nova Sento.
Ĝi sufiĉas por sofisto
estas mi esperantisto.

Post la mort’ ĉe tombo mia
staros „rondo familia”,
nekrologos ĵurnalisto:
estis li esperantisto.


(Julio Baghy)
Cxar nun ni vidas per spegulo malhele sed tiam okulon cxe okulo nun mi konas lauxparte sed tiam mi konos tiel same kiel ankaux mi estas konita


Hungaruja Esperantista Komploto
de la Konsidere Progresantoj
(HEKKP)
 

28 október 2012

Vojaĝo al Parizo



(poemo ankaŭ por komencantoj)


Afiŝo de mondfama grafikisto,
Hans Rudi Erdt (1883-1925)

Kun vizo kaj valizo
Vojaĝis al Parizo
Knabin’ el Varsovi’.
Vojaĝis mi kun ŝi.

Obsino de l’ knabino
Jam ĉe la pola limo
Forlasis dece ŝin.
Ni ridis ĝis Berlin.

Dumvoje, ho tre ĝoje,
Ŝvitadis mi plurfoje
Sub ŝarĝo de l’ valiz’
Helpante ĝis Pariz’

Kaj tie tradicie
Ŝi dankis min gracie:
Ĉarmulo estis vi,
Ĉar – mulo estis vi.

(Julio Baghy)


cxar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon cxe okulo; nun mi konas lauxparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaux mi estas konita.

Hungaruja Esperantista Komploto
de la Konsidere Progresantoj
(HEKKP)

 



11 október 2012

Ekssoldatiĝo

 Ken Miner – Ekssoldatiĝo

Kiam mi liberiĝis el la armeo
mi ŝtelis de la K.O. unu vortaregon
(ne multe uzitan)
du (2) littukojn
kaj unu (1) litkovrilon
    La bildon de la kakikolora bizono
    kiu pendis sur la muro de la generalo
    mi ne volis)
kontraŭ du jaroj kaj kvar monatoj

Rekompence la armeo ŝuldas al mi
mian penditan ampovon
du litrojn da analizita urino
konfiskitan trikordan banĝon
kaj mian respekton al mia lando

(1963)

Leszerelés

Mikor szabadultam a hadseregből
elloptam a parancsnokságról
egy alig használt vaskos szótárt
két (2) lepedőt
és egy (1) ágyterítőt
    (A kekiszínű bölény képe
    amely a tábornok falán lógott,
    nem kellett.)
a két év és négy hónap fejében.

Cserébe a hadsereg adósom maradt
elvesztett szeretni-tudásommal
két liter analizált vizeletemmel
az elkobzott háromhúros bendzsóval
és a hazám iránti tiszteletemmel

(trad: Vilmos Benczik)
– el la antologio „Mi vizitas mian farmon”, 204-a p. Eŭropo Libroeldonejo, 1987. –

cxar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon cxe okulo; nun mi konas lauxparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaux mi estas konita.

Hungaruja Esperantista Komploto
de la Konsidere Progresantoj
(HEKKP)
 

28 június 2011

Via pastra moŝto Antonio Lantos-Kiss: Estrovireco










La juneco en armilo - Budapeŝt - 1956






Estu pli grandskalaj homoj!
Estu pli konvinkiĝaj homoj!
Estu pli movadaj homoj!
Estu pli elpaŝi kuraĝaj homoj!
Estu pli originalaj, memedukaj, animaj homoj!
Estu pli fanatizmoj!
Estu pli persistecoj!
Estu pli sindonecoj!
Estu pli scioj!
Estu pli kredoj, diofidoj, – estu pli el profundo nutriĝantaj katolikumoj!
Estu pli viroj, pli sanktuloj, pli mondaj apostoloj!
Estu anstataŭ deklamoj agemantoj!
Estu anstataŭ stumbligantoj animitoj!
Estu anstataŭ kaŭriĝoj altflugoj!
Estu anstataŭ duboj fidi kapabloj!
Estu antstataŭ rezignoj entreprenoj!
Estu anstataŭ pasumoj laboramantoj!
Estu anstataŭ mululoj Georgoj!

Junaj revoluciuloj - Budapeŝt - 1956

Estu anstataŭ lantaj akvoj morofluoj!
Estu anstataŭ malkuraĝo aŭdacoj!
Estu anstataŭ filistroj individuecoj!
Estu anstataŭ falemoj irantoj!
Estu anstataŭ estradon atendantoj estradantoj!
Estu anstataŭ provemantoj inaŭgurantoj
Estu anstataŭ trompistoj veroj!
Estu anstataŭ duonaj personecoj plenaj homoj!
Estu anstataŭ dubpasintantoj senmakulantoj!
Estu anstataŭ Sauloj Pauloj!
Estu anstataŭ ektimuloj kredkonfesuloj!
Estu anstataŭ putroj purasanguloj!
Estu anstataŭ principoneoj martiroj!
Estu katolika „Führer” kaj „Duce”!
Estu katolika estroviroj!


Postkomunista teroro, Budapeŝt - 2006
Antonio Lantos-Kiss (Nagytétény, 1909 – Sopron, 1973) hungara romkatolika pastro, verkisto, poeto, redaktisto, kredooratoro
Antaŭ 1945 9 liaj libroj eldoniĝis, poste sovieta-komunista okupado nenio.
En 1948 je la hungaria komunista kontraŭeklezia teroro oni arestis lin, internigis lin.
Neniam plue ne scribis, lia libro ne aperis.

Francisko Gyurcsány
defalinta postkomunista miliardula hungaria ĉefministro

„Mia Emeriko, [Imre Nagy +1958] vi kiel memoras?”
Kuraĝu moderne pensi pri nia pasinto; la fiseptsakramentecon*
(* proksimume)
(tradukis: per spegulo, HEKKP)

23 május 2011

Tempo fluas

Pardonu min, miaj Sinjorinoj kaj Sinjoroj, mi planis unuan surprizon, sed malŝercis min la kompjuterteĥniko. Ĉio miaj tradukoj forflugis – kiel la ŝipo en la vento – ĉioj kvara ĉapitoj.
Pardonema mi donacas por ĉiu du miajn saliko-poemojn.

Lerne el tio ĉi – post tio ĉi – se mi ĝisfaros nove la unuan ĉapiton, mi ne atendos, sed mi publikos tion – per helpo de la Dio.


Saliko-poemo (1)
Mi estus eblinta
Reĝo aŭ stratulino
Sed mi ne estis…
Ne por tio ĉar
En "Segedo"
L’universiteto forkonsilis.  
Nek ĝi dungis min

Saliko-poemo (2) 

La Lokusto mortis
Oni enterigis lin
Portis urtigon sur lian tombon oni


Hungaruja Esperantista Komploto
de la Konsiderej Progresantoj
(HEKKP)